Charlotte's Web 2: Wilbur's Great Adventure
La araneaĵo de Charlotte 2: La granda aventuro de Wilbur | |
---|---|
movbilda filmo | |
Originala titolo | Charlotte's Web 2: Wilbur's Great Adventure |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla |
Kina aperdato | 18-a de marto 2003 |
Daŭro | 79 minutoj |
Ĝenro | komedia aventuro |
Reĝisoro(j) | Mario Piluso |
Produktisto(j) | James Wang |
Scenaro | Elana Lesser kaj Cliff Ruby |
Filmita en | Usono |
Muziko de | Michael Tavera |
Ĉefrolantoj | voĉaktoroj en la anglalingva versio: Julia Duffy, Charlie Adler, Amanda Bynes, Anndi McAfee, Rob Paulsen, Debi Derryberry, Dawnn Lewis, Laraine Newman, Jerry Houser kaj Brenda Vaccaro |
Produktinta firmao | Universal Studios, Paramount Pictures kaj Nickelodeon |
Distribuo | Paramount Home Entertainment (Nordameriko) Universal Studios Home Entertainment (Internacie) |
IMDb | |
Charlotte's Web 2: Wilbur's Great Adventure (prononco laŭ sistemo IFA [ʃˈɑːləts wɛb tuː - wˈɪlbɜːs ɡɹe͡ɪt ɐdvˈɛnt͡ʃə], anglalingve por La araneaĵo de Charlotte 2: La granda aventuro de Wilbur) estas animacia filmo lanĉita rekte por vídeo en Usono la 18-an de marto de 2003. Ĝi estas la daŭrigo de la konata historio Charlotte's Web, inspirita laŭ infana libro de Elwyn Brooks White.
La filmo estis produktita de Paramount Pictures, Universal Pictures (kies emblemo videblas en la tutmondaj versioj) kaj Nickelodeon, kaj distribuita de Paramount Home Entertainment en Norda Ameriko (Usono kaj Kanado) kaj Universal Studios Home Entertainment ekster Norda Ameriko.
Intrigo
La filmo temas pri la porko Wilbur, kiu vivas en bieno kaj devas prizorgi tri junajn araneojn, kiuj estis la filinoj de la araneo Charlotte, kiu mortis en la unua filmo, kaj devus eviti ke la nova amiko, ŝafo nigra nomita Cardigan, estu manĝita de malbona vulpo nomita Farley.
Publikaj reagoj
La filmo estis vaste kritikita. En TV Guide oni diris ke en la filmo oni kaptis nek la koron nek la spiriton de la originalo kaj ankaŭ kritikis la animacion (kiu estis referita kiel "malriĉa").[1] Mike Long de DVD Talk ankaŭ diris ke la animacio estas malbonkvalita kaj similis karikaturon de sabato matene.[2]
Notoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2017-02-11 .
- ↑ http://www.dvdtalk.com/reviews/5827/charlottes-web-2-wilburs-great-adventure/